“Finvenkismo” postulas la alprenon de Esperanto kiel duarangan lingvon por ĉiuj tra la mondo, per registra agado aŭ memlernado. Tio kontrastas al “raŭmismo”, kiu postulas la evoluon de Esperanto kiel kultur-lingva komunumo kaj celas forlasi la originalajn finvenkistajn celojn. Do, kion vi pensas pri ĉi tiuj ideologioj?

“Finvenkism” calls for the adoption of Esperanto as a secondary language for everyone throughout the world, through government action or self-learning. This is in contrast to “Raumism” which seeks to develop Esperanto as a cultural-linguistic community and seeks to abandon the original finvenkist goals. So, what do you think about these ideologies.

  • afellowkid
    link
    fedilink
    English
    arrow-up
    1
    ·
    6 months ago

    Mi sxatas la ideon de uzi planatan lingvon kiel dua lingvo por monda komunikado, sed laux mia opinio, tia “fina venko” ne okazos por esperanto specife. Mi kredas ke esperanto ja estas inspiriga kaj eduka provo en la kampo de interlingvoj/helplingvoj, kaj en tiu maneo, gxi estas sukceso. Sed la vera “fina venko”, laux mia opinio, devenos (aux, povus deveni) el multaj de cx tiaj eksperimentoj cxirkaux la mondo, kaj pli tauxgan interlingvon eventuale konstruigxos el la multaj provoj, kiuj devenos el variaj regionoj kaj lingvofamilioj (espereble sub la direkto de marksistoj, scientistoj, diversaj nacioj/popoloj, kaj el aliaj sukcesaj helplingvoj, ktp). La “DNA” de tiu futura interlingvo povus, eble, enhavi etajn vestigajn elemenojn de esperanto en gxi, cxar esperanto ja estas defakte la nuntempa plej vaste uzatan planlingvon kaj ja havas komunumon kaj povas informi (kaj, jam informas) alajn projektojn. Esperanto estas, almenaux, historie notebla inter helplingvoj. (Parenteze, cxiu de cxi tio estas nuraj supozoj, ne prognozoj.)

    Cxiuokaze, mi kredas ke esperanto kaj sia komunmo dauxros ekzisti ecx si alian, pli fresxan planlingvon vere “venkos” kiel monda helplingvo. En sumo, mi ne vere kredas, nek subtenas, nek esperas la finan venkon de esperanto mem, sed mi ja kredas ke esperanto estas valora “sxtupsxtono” al pli tauxga monda helplingvo kaj povas ofterti eduka informo kaj datumoj kaj praktikaj spertoj pri la vojo al tiu ideo, malgraux gxiaj malperfektajxoj kiel monda helplingvo.

    Pri rauxmismo, sxajnas al mi ke esperantujo jam havas gxian propron komunumon kaj kulturon, kaj la lingvo mem jam evoluas (ete) ekster la direkto de la parolantaro kaj ekster la povo/reugloj de (ekz) AdE; cxi tio estas diri, ke laux mi, gxi jam estas vivanta lingvo. Do, mi ankaux ne ege zorgas pri tiu afero, mdr. Sed, cxiam estas gxuebla vidi novajn artajxojn en esperanto aux aligxi grupajn aferojn. (Do, laux tio, cxu mi estas rauxmisto? Fakte mi ne scias.)

    Leginte la suprajn, sxajnas al mi ke mi ne estas la plej fervora evangulo de la lingvo, haha. Fine, pardonu min por uzi la x-sistemon, kaj pardonu miajn erarojn, mi ne ofte skribas esperante fresxtempe.